Henryk Magnuski

Henryk Magnuski

Henryk Magnuski (naskiĝis la 30-an de januaro 1909 en Varsovio, mortis la 4-an de majo 1978 en Glenwiev) - inĝeniero kaj inventisto, laboristo de la usona telekomunika koncerno Motorola en Ĉikago.

En 1934 finis Varsovian Politeknikon kaj eklaboris en Ŝtata Tele kaj Radioteknika Entrepreno. Junie 1939 estis sendita al Novjorko. Pro eksplodo de la 2-a mondmilito ne povis reveni al Pollando. En 1940 dungiĝis ĉe Galvin Manufacturing Corporation, kiu en 1947 alinomiĝis Motorola. Inventita de li radiotelefono "walkie-talkie" estis vaste uzata de amerikaj soldatoj en Eŭropo. Mortis pro kancero en sia domo en la usona ŝtato Ilinojso.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search